Novaj historiistoj

La Novaj historiistoj estas grupo da israelaj historiistoj kiuj reesploris la historion de Israelo, precipe la naskiĝon de la ŝtato.

Menciindas interalie Benny Morris, Ilan Pappé, Avi Shlaim, Tom Segev, Shlomo Sand kaj antaŭe Simha Flapan. Oni taksas ilin kiel postcionistaj.

Iliajn verkojn ili publikigis ekde la fino de la 1980-aj jaroj post malfermo de la israelaj kaj britaj arĥivoj pri eventoj de 1948.