O Paiz [u paIS] (La lando) estis grava brazila ĵurnalo kun pli granda cirkulado en Brazilo en 19-a jarcento, kiam ĝia ĉefredaktoro estis Quintino Bocaiúva. Ĝi publikigis Esperanto-kurson en 1906 gvidita de Everardo Backheuser, tiu estis la unua perkoresponda Esperanto-kurso de Brazilo. En ĝia sidejo okazis kunveno de ĉirkaŭ 100 esperantistoj en 1906 kaj la fondo de Brazila Klubo Esperantista. La ĵurnalo nuntempe ne aperas.

Infanoj fotitaj de Marc Ferrez vendas gazetojn en Rio de Janeiro.