Operaco Downfall estis la proponita plano de Aliancanoj por la invado de Japanio je la fino de la Dua Mondmilito. La planita operaco estis nuligita kiam Japanio kapitulacis post la Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki, la soveta militdeklaro al Japnaio, kaj la soveta invado de Manĉurio.[1] La operaco havis du partojn: Operaco Olympic kaj Operaco Coronet. Startonta en novembro 1945, la Operaco Olympic intencus konkeri la sudan trionon de la plej suda insulo de Japanio, nome Kjuŝuo, kiu kun la ĵus konkerita insulo Okinavo estus uzota kiel stacia areo. Poste, en la printempo 1946, Operaco Coronet estis la planita invado de la Kantoa Ebenaĵo, ĉe Tokio, en la japana insulo Honŝuo. Aerbazoj de Kjuŝuo kaptitaj en la Operaco Olympic permesus ter-bazitajn aerhelpon por la Operaco Coronet. Se Downfall estus okazinta, ĝi estus estinta la plej granda amfibia operaco en la historio.[2]

Operaco Olympic estus atako al suda Japanio.

La geografio de Japanio faris tiun invadplanon tre evidenta ankaŭ por japanoj; ili povis akurate antaŭvidi la aliancanajn invadplanojn kaj alĝustigi siajn defendoplanon, nome Operaco Ketsugō. La japanoj planis defendon de Kjuŝuo, per ĉiuj rimedoj lasante malmulton en rezervo por ajnaj postaj defendoperacoj. Mort-antaŭvidoj variis amplekse, sed estis tre altaj. Depende el la grado laŭ kiu la japanaj civiluloj estus rezistantaj la invadon, ĉirkaŭkalkuloj atingis milionojn por mortoj de Aliancanoj.[3]

Notoj redakti

  1. Giangreco (2009) pg. xvi
  2. Mac Arthur, "13", Reports, 1, US: Army.
  3. Frank, p. 340.

Bibliografio redakti

  • Frank, Richard B. (1999). Downfall: The End of the Imperial Japanese Empire. New York: Random House. ISBN 978-0-679-41424-7.
  • Giangreco, Dennis M. (2009). Hell to Pay: Operation Downfall and the Invasion of Japan, 1945–1947. Annapolis, MD: Naval Institute Press. ISBN 978-1-59114-316-1.