Optika kablo estas informada kablo, kiuj funkcias laŭ luma konduktila sistemo: infraruĝa koncentrita lumo (lasero) liveras informojn.

Optika kablo vitrofibra
Veldilo por optika kablo

La konduktilo estas maldika, kemie pura vitrofibro, kiu havas vitran ŝelon. La internaĵo kaj la ŝelo estas la sama, la diferenco estas en la incido. Laŭ la plej nova tekniko ankaŭ el plasto oni faras fibron. La optika kablo praktike kontentigas ĉiujn pretendojn de la informada interligo.

Se lumo atingas vitron, ĝi incidas angule. Estas speciala angulo, kiam la lumo restas en eno de la vitro. Ĝenerale la kablo havas meze ŝarĝoportantan parton, ĉirkaŭe estas la stakoj (subkabloj). La eksteraĵo estas polieteno.

La optika kablo estas uzata ne nur en intercentralaj lineoj, sed ankaŭ ĉe abonuloj. Ĉe la komenco kaj fino estas konvertilo, kiu konvertas la elektrajn signojn al lumaj signoj. Ĉe longaj kabloj itinere estas ankaŭ regeneriloj.

Se la kablisto devas ligi du optikajn fibrojn, tiam uzas specialan veldilon.

Vidu ankaŭ redakti