Otava Ĉarto por Sandisvolvigo

La Otava Ĉarto por Sandisvolvigo, aŭ en angla Ottawa Charter for Health Promotion, estas la nomo de internacia traktato subskribita ĉe la Unua Internacia Konferenco pri Sandisvolvigo, organizita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, aŭ en angla WHO) kaj okazinta en Otavo, Kanado, en Novembro 1986.[1] Ĝi lanĉis serion de agadoj inter internaciaj organizaĵoj, naciaj registaroj kaj lokaj komunumoj por atingi la celon "Sano por ĉiuj" ĉirkaŭ la jaro 2000 kaj transe pere de pli bona sandisvolvigo.

Kunteksto redakti

La trideka Asembleo de la MOS, okazinta en 1977, estis markinta la gravon de disvolvigi sanon por ke la internaciaj civitanoj havu "ekonomian produktan" nivelon de sano ĉirkaŭ la jaro 2000. Krome surloka eŭropa laborfakularo disvolvigis strategion por sandisvolvigo en la mondoregiono de Eŭropo por la MOS.

Agadareoj de la Otava Ĉarto redakti

Oni identigis kvin agadareojn por sandisvolvigo en la ĉarto, kiuj estas la jenaj:[1]

  1. Konstrui sanpublikan politikon
  2. Krei subtenajn mediojn
  3. Plifortigi komunuman agadon
  4. Disvolvigi personajn kapablojn
  5. Re-orientigi sanzorgadajn servojn al preventado de malsanoj kaj sandisvolvigo

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Monda Organizaĵo pri Sano. The Ottawa Charter for Health Promotion. Adoptita la 21an de novembro 1986.

Bibliografio redakti

  • Ewles L, Simnett I (2005). Promoting Health - a practical guide. Balliere Tindall: Edinburgh.
  • WHO (1999). Health 21 - Health for all in the 21st Century. WHO Europe: Copenhagen.
  • WHO (1999). Reducing health inequalities - proposals for health promotion and actions. WHO Europe: Copenhagen.