Pál CSANÁDI [ĉanAdi] (Tasnádi Pál), hungara unitariisma episkopo, kuracisto. Li naskiĝis en Koloĵvaro 1572 kaj mortis en Koloĵvaro la 5-an de decembro 1636.

Pál Csanádi
Persona informo
Naskonomo Tasnádi Pál
Naskiĝo 30-an de novembro 1571 (1571-11-30)
en Kluĵo
Morto 5-an de decembro 1636 (1636-12-05) (65-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Kariero redakti

Pál Csanádi estis lernejestro en Torockó (1595–1597), en Ótorda (de la fino de 1598). Li studis eksterlande (1603–1608), en Italujo li akiris diplomon de kuracisto. La 1-an de septembro 1632 la sinodo de Dicsőszentmárton elektis lin episkopo, kiun postenon li okupis ĝis sia morto.

Fonto redakti

  • Hungarlingva vikipedio