La Panzerkampfwagen 35(t), ofte mallongigita kiel Panzer 35(t)Pz.Kpfw. 35(t), estis malpeza tanko fabrikita en Ĉeĥoslovakio uzata ĉefe de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito. La litero (t) signifis tschechisch (en germana: "ĉeĥo"). En servo por Ĉeĥoslovakio, ĝi havis la formalan nomigon Lehký tank vzor 35 (nome Helpeza Tanko Modelo 35), sed ĝi estis komune referencata kiel LT vz. 35 aŭ pli simple LT-35.

Panzer 35(t) en Francio, 1940.

Oni konstruis totalon de 434; el tiuj, la Germanoj kaptis 244 kiam ili okupis Bohemi-Moravion en Marto 1939 kaj la Slovakoj akiris 52 kiam ili deklaris sendependecon el Ĉeĥoslovakio samtempe. Aliaj estis eksportitaj al Bulgario kaj Rumanio. En Germania servo, ili estis uzata por bataloj dum la komencaj jaroj de la Dua Mondmilito, ĉefe por la invado de Pollando, la Batalo de Francio kaj la invado de Sovetunio antaŭ esti retiritaj aŭ forvenditaj en 1942. Ili estis uzataj por la cetero de la milito fare de aliaj landoj kaj kiel trejntanko en Bulgario ĝis la 1950-aj jaroj.

Vidu ankaŭ redakti