Pelagro

La pelagro (pelle agra = malmola haŭto) estas malsano pro manko de niacino (B3-vitamino). La simptomojn priskribis unuafoje Casal en 1735. La malsano estis ofta en tiuj areoj, kie la ĉefa aŭ sola nutraĵo estis la maizo. La mankmalsano aperas nuntempe ĉefe en Barato kaj sudafrikaj landoj.

La plej okulfrapa simptomo de la pelagro estas la multiĝo de la malhelaj makuloj kaj la haŭtkorno sur la sunatingeblaj partoj de la haŭto. Krom tio povas aperi simptomoj rilate al la muko de la digesta sistemo kaj al la nerva sistemo.

La malsano estas hodiaŭ kuracebla, la efikaĵo kontraŭ ĝi estas la niacino.

Simptomoj redakti

La ĉefaj simptomoj de la pelagro: