Pleromo

Pleromo estas termino de la greka [1]) kiu signifas “plenecon”. Ĝi referencas, kaze de gnostikismo al la ĉiela mondo formita de la amplekso de la Eonoj kiujn renkontos la gnostikulo ĉe la fino de sia tera trairo.

Pri eonoj estantaj en la areo de pleromo parolas ankaŭ la gnostika Evangelio de Judaso [1]

Pleromo troviĝas ĉirkaŭ 15 fojojn en la dokumentoj de la Nova Testamento [2] kaj aperas en la platona lingvaĵo.

Ĝin uzas ankaŭ psikoanalisto Karl Jung.

La pleromo en la Nova Testamento redakti

En la Nova Testamento pleromo signifas plenenco: pleneco de la diaj donoj kaj amplekso de ĉio kion Dio pretigis por la sekvuloj de Kristo.

Preĝo de Sankta Paŭlo en la Epistolo al la efesanoj 3, 18-19: ”18 kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.”[3]

Ankoraŭ Sankta Paŭlo en Koloseanoj 2, 9: “ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco.” [4]

Koloseanoj 1,9: “9 Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento.” [5]

La uzo de tiu Vorto kostis ĉe spertulo pri gnostikismo, Elaine Pagels, la suspekton de gnostikismo, [6] kiu tamen ne trovis sekvon.

La pleromo laŭ gnostikismo redakti

En lalingvaĵo de gnostikuloj pleromo indikas du precipajn ideojn: unuel a plenecon de la perfektecoj kaj diaj atribuoj en absoluta kontrasto, sed nemalama, kun la negativa aspekto de la nepridirebla Dieco pri kiu neniu homa spirito povas formi al si difinan koncepton; due ĝi aludas la idealan mondon, nome la arketipo kaj perfekta modelo kaŝita en la ĉielo, kies ĉiu sinsekva fenomena manifestacio estas kopio malferfekta."[7]

La doktrino de egipta gnostika Valentino vivinta epoke de la imperiestro Hadriano, prunteprenas de Platono (Timeo, 37 c kaj ss.) la oponon inter tempo kaj eterneco, entaĵo senŝanĝa, transtempa, kaj entaĵoj suibjektigita j(tiu kiuj gvidas la kosmikajn eventojn). La pleromo, nome la reunuiĝo de ĉiuj aĵoj, kunigas ĉiujn estaĵojn ĉe la inteligenta mondo kiu entenas la propotipojn de la realo.

Tiu termino laŭ Bazilido (alia gnostikulo) estas asociita al la mondo de la pura spirito.

La pleromo ĉe Carl Gustav Jung redakti

Ankaŭ psikoanalisto Carl Gustav Jung, sed ne nue li, uzis la vorton “pleromo” en la verko “La sep sermonoj al la mortintoj” sed modifante la sencon, kvazaŭ respondante al biblia Ijob. Laŭ li temas pri “la nenio samtempe plena kaj malplena…”

“Aĵo senfina kaj eterna, iu nenio kiu havas neniun kvaliton, pliklare neniun kaj ĉiujn”.

“En ĝi ĉesas ĉiu pensado kaj ĉiu ekzistado ĉar la eterneco kaj la senfineco posedas neniun kvalifikon”

Li oponas al tiu ĉeestanta ne-esto kion li nomas Kreatura. Kreatura estas la reala sumo ĉiuj kvalifikoj, eĉ ĝi estas la kvalifiko mem.”

“Nia profunda naturo estas intima diferenco. Certagrade ni estas la kreantoj de la diferenco kaj la detruantoj”.

“La nenio de la pleromo vastigas sian lumon kaj estas minacata per la forlaso de la individuiĝo.”

“Oni trovas, ene de la pleromo, timon kaj ĝuojn…”

Kiel oni vidas, en tiu konceptaro malaperas kaj la konkreteco de la eonoj de gnostikismo kaj la spritaj kvalitoj kiujn Dio donas al la konfesantoj Jesuon Kriston (Laŭ Sankta Paŭlo).

Bibliografio redakti

Verkoj redakti

  • Écrits gnostiques, Gallimard, Pléiade, 2007, 1830 p.
  • Carl Gustav Jung, Les Sept Sermons aŭ morts (1916), Éditions l'Herne.

Studoj redakti

  • H. Leisegang, La gnose (1924), Petite Bibliothèque Payot, 1971.
  • V. Macdermot, The Concept of Pleroma in Gnosticism, in M. Krause (édi.), Gnosis and Gnosticism, Nag Hammadi Studies, 17, Leiden, 1981, p. 76-81.
  • Madeleine Scopello, Les Gnostiques, Éditions du Cerf, 1991.
  • John M. Dillon ,Neoplatonism and Gnosticism -"Pleroma and Noetic Cosmos: A Comparative Study", ISBN 0-7914-1337-3 - ISBN 0-7914-1338-1.

Notoj redakti

  1. πληρόω el kiu πλήρης (plena).
  2. Henry Duméry.
  3. Greka teksto: 18 ἵνα ἐξισχύσητε καταλαβέσθαι σὺν πᾶσιν τοῖς ἁγίοις τί τὸ πλάτος καὶ μῆκος καὶ ὕψος καὶ βάθος, 19 γνῶναί τε τὴν ὑπερβάλλουσαν τῆς γνώσεως ἀγάπην τοῦ Χριστοῦ, ἵνα πληρωθῆτε εἰς πᾶν τὸ πλήρωμα τοῦ θεοῦ".
  4. Greka teksto: “ὅτι ἐν αὐτῷ κατοικεῖ πᾶν τὸ πλήρωμα τῆς θεότητος σωματικῶς."
  5. Greka lingvo: “Διὰ τοῦτο καὶ ἡμεῖς, ἀφ' ἧς ἡμέρας ἠκούσαμεν, οὐ παυόμεθα ὑπὲρ ὑμῶν προσευχόμενοι καὶ αἰτούμενοι ἵνα πληρωθῆτε τὴν ἐπίγνωσιν τοῦ θελήματος αὐτοῦ ἐν πάσῃ σοφίᾳ καὶ συνέσει πνευματικῇ.”
  6. Pagels, p. 137.
  7. C. A. Baynes, A Coptic Gnostic Treatise, The University Press, 1933, p. 17-18.

Vidu ankaŭ redakti