Plurmezurilo estas universala mezurilo, kiu kapablas mezuri larĝan gamon da fizikaj kvantoj kiel tensio, kurento (kontinua kurento kaj alterna kurento) kaj rezistanco, tiel ke ĝi povas fariĝi voltmetro, ampermetroomometro.

Plurmezurilo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta voltmetroampermetroomometro • continuity tester • transistortestilo • Frekvencometro vd
vdr
Analoga plurmezurilo
Cifereca plurmezurilo

Tipoj redakti

  • Analogaj: tiuj, kiuj uzas movadojn por indiki la mezurotan kvanton sur kontinua skalo.
  • Ciferecaj: tiuj, kiuj montras la rezulton de la mezuro per diskretaj aŭ nombraj intervaloj, kutime sur likvokristala ekrano, evitante erarojn de legado, paraleleco kaj interpolado dum ili pliigas rapidecon de legado.

Trajtoj redakti

  • Mezuraj kampoj: fizikaj kvantoj kapablaj esti legataj de la plurmezurilo.
  • Ampleksoj: malsamaj legadintervaloj ene de ĉiu mezurebla grandeco.
  • Precizeco: maksimuma eraro de legado donita sur la skalo de la aparato.
  • Sentemo (nur analogaj): minimuma variado perceptebla de la aparato en la farita mezurado.
  • Eniga Rezistanco: rezistanco, al kiu la aparato samvaloras inter la punktoj de la cirkvito, en kiu ĝi estas konektita.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Multímetro en la galega Vikipedio.