QuickClot estas hemostaza kuracilo, tio estas materialo, kiu rapidigas la ĉeson de sangumado per pli rapida sangokoaguliĝo. Ĝin produktas la firmao Z-medica.

La medikamento estas poroza mineralo simila al sablo. En la vundo ĝi absorbas fluidaĵon, pli precipe la seron de la sango. Ĉar la sero entenas multajn kontraŭhemostazajn faktorojn, tiel la efiko estas 5-obla ol normale (la sangumado ĉesas post 2 minutoj anstataŭ 10). Alia avantaĝo estas, ke la kuracilo plenigas la vundon kaj tiel plenŝtopas ĝin. Dum la absorbo de la fluidaĵo, la sablo varmiĝas; ankaŭ tio helpas la rapidan saniĝon.

La kuracilo estis evoluigita por kaj unuafoje uzata fare de la usona armeo.

Eksteraj ligiloj redakti