ReStrukturitaTeksto

La reStrukturitaTeksto estas facile legebla, viziviga, diversutila marklingvo. Ĝi estis difinita kiel en-koda programodokumentilo (ekz. en Pitonaj docstring) konvertebla en HTML kaj PDF dokumentojn. Ĝi similas al JavaDoc por Ĝavo aŭ POD por Perl.

La nomo reStrukturitaTeksto kutime estas mallongigata kiel reST, rstReST.

Historio redakti

reStrukturitaTeksto estas reviziaĵo kaj reinterpretaĵo de StrukturitaTeksto[rompita ligilo] kaj Setex marklingvoj.

Ĝi komencis ekziston en komunumo de Pitono en 2002. De 2008, ĝi fariĝis la kerna komponanto de Pitono kaj Sphinx Arkivigite je 2012-05-20 per la retarkivo Wayback Machine estas ĝia sistemo de dokumentarokreado.

Sintakso redakti

Alineo redakti

Estas bloko de teksto (unu aŭ pli da linioj) separitaj de aliaj alineoj per malplena linio.

Jen estas alineo.  Ĝi estas sufiĉe
mallonga.
  Tiu ĉi alineo rezultos kiel deŝovita bloko de
  teksto, kutime uzata por citi alian tekston.
Tiu ĉi estas ankoraŭ unu.

Emfazo redakti

Emfazita teksto troviĝas inter steletoj:

*emfazita* teksto estas kutime kursiva

Forte emfazita teksto troviĝas inter duoblaj steletoj:

**forta emfazo** estas kutime grasa

Kodo redakti

Teksto de egalpaŝa tiparo (tajpila) troviĝas inter duoblaj malapostrofoj:

Teksto en ``egalpaŝa tiparo``.

Laŭlitera teksto (sen pritrakto de markado) povas ankaŭ esti deŝovita bloko de teksto komencita per duobla dupunkto:

::
   for a in [5,4,3,2,1]:   # ĝi estas kodo de programo
       print a
   print "ĝi estas ..."
   # laŭlitera bloko daŭras ĝis fino de deŝovo

Listoj redakti

Bulsignitaj listoj estas alineoj komenciĝantaj per -, + aŭ *:

- unua elemento de bulsignita listo
- dua elemento
  - sublemento
- tria elemento

Numeritaj listoj povas esti memnumerantaj (tiam alineoj komenciĝas per #) aŭ povas esti esplicite numerantaj (tiam komenciĝas per numeroj, literoj aŭ romiaj numeroj).

1. unua elemento de memnumeriganta listo
#. dua elemento
    A. subelemento
#. tria elemento

Krome, la numeritaj listoj povas esti kun punktoj aŭ rondaj krampoj:

1. listo kun numero kaj punkto
(A) listo kun literoj en krampoj
a) listo kun literoj kaj nur finaj krampoj

Sekcioj redakti

Titoloj de sekcioj estas markitaj per sub- (kaj eventuale ankaŭ super-) strekoj de diversaj signoj, ekz. -, =, +, ~, *, #, k.a.:

==================

Titolo de nivelo 1 ==================
------------------
Titolo de nivelo 2
------------------
Titolo de nivelo 3
******************

Citaĵoj redakti

Citaĵoj estas simplaj deŝovitaj alineoj:

  Citata alineo kreiĝas
  per deŝovo:
     pli deŝovita, pli citita
Forigo de deŝovo kaj malplena linio
finigas citaĵon.

Ligiloj redakti

En reST ekzistas kelkaj manieroj krei ligilojn:

 Simpla ligilo estas la URL: https://eo.wikipedia.org
 aŭ ankaŭ la repoŝtadreso: perosono@servilo.net

Povas ankaŭ esti pli komplikaj:

 Nomita ligilo al `Wikipedio`_

 .. _Wikipedio:: https://eo.wikipedia.org

Bildoj redakti

Bildoj estas aldonataj per speciala markado (t.n. direktivoj):

.. image:: vojo/al/bildo.jpg

Bildoj povas esti ankaŭ ligiloj:

 .. image:: rst.png
    :target: http://mia.servilo.net

Horizontala linio redakti

reST ebligas ankaŭ krei dividoliniojn, kiuj estas almenaŭ kvar sinsekvaj signoj similaj al markantaj sekciotitolojn:

Jen estas alineo
----
Kaj post la dividolinio
estas la sekva alineo.

Eksteraj ligiloj redakti