Egalpaŝa tiparo estas tiparo kies ĉiuj tipoj havas egalan paŝon. Per tio ĝi diferencas disde proporcia tiparo, kies signoj povas avancigi je variaj paŝoj.

Egalpaŝa tiparo (sube) kompare kun proporcia

Antaŭfiksita, ĉiam egala paŝo malebligas aplikon de kunŝovo. Oni jes uzas la grafemajn ligaturojn (kiaj æß), sed la ornamaj tipografiaĵoj (kiaj ) en tia tiparo estas malkonvenaj kaj evitindaj (krom se temas pri speciala uzo).

Egalpaŝa kaj egallarĝa redakti

Iam samcele oni uzas la terminon «egallarĝa tiparo», kaj difinas ĝin kiel tiparon kies signobildoj havas egalan larĝon. Tio estus alia nocio. En latinalfabeta tiparo la signobildoj m kaj . havas malsamajn netajn larĝojn; por egaligi la larĝojn necesas aldoni konvenajn (kaj malsamajn) flankaĵojn — kaj la rezulta «malneta larĝo» estas ĝuste la paŝo.

 
Askio en tiparo egalpaŝa

Aliflanke, ĉe multaj tiparoj proporciaj la literoj de (ekz-e) la vorto VASTA havas egalan netan larĝon; tiuj signobildoj do estas egallarĝaj. Sed pro la kunŝovo (de VA kaj TA) ili ne estas egalpaŝaj (kaj tial ne taŭgas por la celoj kiujn priservas la veraj tiparoj egalpaŝaj). Cetere, en iuj tiparoj oni uzas serifojn por egaligi la netajn larĝojn kaj tiel malgrangigi la variadon de la flankaĵoj (vd la signobildojn Ii, serifajn en la ĝenerale senserifa tiparo de la apuda Askio-bildo).

Historio redakti

 
Stojĥedona tekstopeco (ĉ. 485 a.K.)

En la moderna mondo la egalpaŝaj tiparoj firme asociiĝas kun tajpiloj, tamen la fenomeno ekzistis jam en la antikveco, en la greka skriba stilo stojĥedono (στοιχηδόν, «vice»).

La egalpaŝaj ciferoj redakti

Normale la ciferoj (kaj ankaŭ +, –, la cifera spaceto U+2007 ktp) estas egalpaŝaj (sampaŝaj kiel la ciferoj) eĉ en la tiparoj proporciaj. Tio estas oportuna en tabeloj kaj similaj aranĝoj. Tamen iuj tiparoj (ekz-e Arial) malatentas tion.