En biologio, subgenro estas taksonomia rango rekte sub genro.

En zoologio, subgenra nomo povas esti utiligata sendepende aŭ esti inkludata en specia nomo, inter krampoj, metitaj inter la genra kaj la specifa nomoj: ekz. la Tigra porcelanheliko de la Hinda kaj Pacifika regionoj, Cypraea (Cypraea) tigris ĉe Linneo, kiu apartenas al la subgenro Ciprea de la genro Ciprea. Tamen, ne estas deviga, nek kutima, kiam oni donas la nomon de specio, inkludi la subgenran nomon.

Tiu koncepto estas najbara al tiu de superspecio, ĉar inter la rango de specio kaj la rango de genro.