Tago de la islanda lingvo

Tago de la islanda lingvo (islande Dagur íslenskrar tungu) estas ĉiujara ŝtata festo pri la gepatra lingvo en Islando.

La festo okazas 16-an de novembro, en la naskiĝtago de la islanda poeto kaj verkisto Jónas Hallgrímsson (1807—1845), partopreninto de la islanda movado por sendependeco disde Danio.

La festo estis proponita aŭtune de la jaro 1995. Ministrejo pri kulturo de Islando subtenis la iniciaton; laŭ ilia opinio, tio helpos al konservo kaj evoluo de la islanda lingvo. Unuafoje la festo okazis la 16-an de novembro 1996.

Samtage okazas enmanigo de Premio Jónas Hallgrímsson al personoj farintaj plej grandajn kontribuojn al evoluo de la islanda lingvo.