Teherana Konferenco

strategia konferenco inter Sovetio, Usono kaj Britio en Teherano en 1943

La Teherana Konferenco (laŭ kodonomo Eureka[1]) estis strategia kunsido de Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt, kaj Winston Churchill el la 28a de novembro al la 1a de decembro 1943, post la Anglo-soveta invado de Irano. Ĝi okazis en la ambasadejo de Sovetunio en Teherano, Irano. Ĝi estis la unua el la konferencoj de la Dua Mondmilito de la "Tri Grandaj" estroj de la Aliancanoj (nome Sovetunio, Usono, kaj Unuiĝinta Reĝlando). Ĝi okazis tuj post la Konferenco de Kairo kiu estis okazinta en la 22a–26a de novembro 1943, kaj antaŭ la Jalta kaj la Pocdama konferencoj de 1945. Kvankam la tri estroj alvenis kun diferencaj celoj, la ĉefa rezulto de la Teherana Konferenco estas la engaĝiĝo de la Okcidentaj Aliancanoj malfermi novajn operacojn en duan fronton kontraŭ Nazia Germanio. La konferenco ankaŭ pritraktis la rilatojn de la 'Tri Grandaj' Aliancanoj kun Turkio kaj Irano, operacojn en Jugoslavio kaj kontraŭ Japanio, kaj la antaŭviditan postmilitan establadon. Aparta protokolo subskribita en la konferenco engaĝis la Tri Grandulojn rekoni la Iranan sendependecon.

la Tri Granduloj, nome Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt, kaj Winston Churchill.

Referencoj redakti

  1. Churchill, Winston Spencer. (1951) The Second World War: Closing the Ring. Houghton Mifflin Company, Boston, p. 642.