"Tiocfaidh ár lá" [tjok-hig Ar-lA] ("nia tago venos", slogano de la Irlanda Respublika Armeo, IRA, kiu kunfandiĝis kun la politika partio Sinn Féin. Sinn Féin multe subtenas la irlandan lingvon, ekzemple, kiam ministrino de Sinn Féin, Bairbre de Brún, estis ministro pri sano en Nord-Irlando, ŝi insistis pri maksimuman uzon de la irlanda en la tuta oficiala laboro de la ministrejo. Bairbre de Brún, nun membro de la Eŭropa Parlamento, parolas nur irlande en plenkunsidoj de la EP ekde la oficialigo de la irlanda la 1-an de januaro 2007.