Torbernito, kies nomo derivas el la sveda kemiisto Torbern Bergman (konata ankaŭ kiel ĥalkolito), estas radioaktiva, hidrata verda urania fosfata mineralo el kupro, kiu troviĝas en granitoj kaj aliaj urani-havantaj kuŝejoj kiel duaranga mineralo. Torbernito estas izostruktura kun la rilata mineralo el uranio, nome aŭtunito.

Torbernito el Entraygues, Aveyron, Midi-Pyrénées, Francio.

La kemial formulo de torbernito estas simila al tiu de aŭtunito en kiu katjono Cu2+ anstataŭas Ca2+. La nombro de akvaj hidratigaj molekuloj povas varii inter 12 kaj 8, kio okazigas la varianton metatorbernito kiam torbernito spontane dehidratiĝas. Iliaj respektivaj kemiaj komponoj estas jenaj:

Torbernito
Cu(UO2)2(PO4)2· 12H2O
Metatorbernito
Cu(UO2)2(PO4)2· 8H2O

La plej oftaj alternativaj nomoj de torbernito estas kupra uranito kaj kupr-uranito.

Ĝi povas troviĝi en ĉiuj kontinentoj, kaj la ĉefa produktanto estas Demokratia Respubliko Kongo. Pli malmulte estas ankaŭ en Francio en Autun, Portugalio, Nordameriko, Hispanio ktp.

Eksteraj ligiloj redakti