Triangula dutrunko
En geometrio, triangula dutrunko aŭ triangula senpintigita dupiramido estas pluredro, la dua en malfinia serio de dutrunkoj. Ĝi havas 6 trapezajn kaj 2 triangulajn edroj.
Triangula dutrunko | |
Plia nomo | Triangula senpintigita dupiramido |
Speco | Dutrunko |
Verticoj | 9 |
Lateroj | 15 |
Edroj | 6 trapezoj, 2 trianguloj |
Geometria simetria grupo | Duedra simetrio en tri dimensioj D3h |
Propraĵoj | Konveksa |
Duala | Plilongigita triangula dupiramido |
Ĉi tiu pluredro povas esti konstruita per preno de triangula dupiramido kaj senpintigo de la apeksaj (polusaj aksaj) verticoj, farante el ĝi kunaĵon de du trunkoj bazo al bazo.