Valeria de Milano (... – 3-a jarcento) venerata kiel sanktulino kaj martirino de la Katolika Eklezio. Ŝi estis edzino de Sankta Vitalo de Milano kaj patrino de la sanktuloj Gervasio kaj Protasio.

Sankta Valeria kaj unu el la filoj portanta akvon al sankta Vitalo, Rue Saint-Vital, Sauveterre-de-Rouergue, Francio.

Biografio redakti

Krom pri ŝia milana origino, la historiaj fontoj reirigas ŝian naskiĝon al la 3-a jarcento ĉirkaŭ. La edzo, Vitalo, romia oficiro, estis mortigita kaj martirigita en urbo Raveno. Valeria, dum la revenvojaĝo al Milano, eble kun la korpo de la edzo, estis atakita kaj kaptita de bando de paganaj rabistoj. Devigita adori ilian dion kaj forĵuri kristanismon, ŝi malaceptis kaj pro tio estis torturita ĝismorte.
La Katolika Eklezio ŝin liturgie memorigas la 28-an de aprilo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia