Vanitas vanitatum et omnia vanitas

latina esprimo

Vanitas vanitatum et omnia vanitas (esperanta lingvo:"Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo") estas latina eldiro. Kiel Nihil sub sole novum (ekzistas nenio nova sub la ĉielo), la eldiro estas eltirita el la latina versio de Kohelet (aŭ Predikanto), unu el prisaĝaj libroj de la hebrea-kristana Biblio – en kiu ĝi kuŝas dufojojn (1,2; 1.9).[1]

La redundanca lingva konstruo «vanitas vanitatum» ("Vantaĵo de vantaĵo"), en la origina biblia lingvo tiuj tipoj de ripeto estas, reale, lingva paŭso (= havel havalim). En tiu lingvo tiu ripetado havas superlativan valoron, pro tio la laŭlitera traduko estus “la plej granda vantaĵo” (analoge, la Kanto de la Kantoj signifus “la plej bela Kanto”, “la Reĝo de la Reĝoj” estus “la Reĝo plej potenca”, kaj la Sancta Sanctorum estus la “loko plej sankta”. (Vidu versiojn de la biblia al modernaj lingvoj)

Tiu eldiro malfermas kaj fermas longan paroaldon de Qohelet, kiu okupas 12 ĉapitrojn de la samnoma libro. Qohelet, aŭ Predikanto, saĝa homo kaj instruisto, post esploro pri ĉio rilate la materian vivon alvenas al la konkludo (jam anoncite en la komenco) ke ĉio estas vantaĵo. Tio, tamen, ne devas malhelpi al la homo agnoski en Dio la kreinto kaj plenumi Liajn ordonojn, kiel konkludas la mallonga fina paragrafo (12, 9-15).

Laŭlonge de la jarcentoj, tamen, ne ĉiuj legantoj akceptis la akordigeblajn konkludojn de la komentisto, kaj Qohelet fariĝis la simbolo de la plej radikala neado de la valoro de ĉio. Tiusenca nikilema reinterpretanto estis, ekzemple, la itala poeto Giacomo Leopardi, kiu en la kanto “Al si mem” '('A se stesso) tradukas la Vanitas vanitatum per la La senfina vantaĵo de ĉio.[2][3]

La Imitado de Kristo, kalolika teksto aparte konata kaj publikigita unuafojon en 1418 en Nederlando, reprenas en sia enkonduko tiun biblian moton, aldonante la frazon: «praeter amare Deum et illi soli servire» ("escepte ami Dion kaj servi nur al Li).

Notoj redakti

  1. Vidu: voce in Treccani Vocabolario online.
  2. G. Leopardi, A se stesso, Canti, XXVIII, 16.
  3. Giuseppe Fumagalli, Chi l'ha detto? Tesoro di citazioni italiane e straniere, di origine letteraria e storica, ordinate e annotate, Milano, Hoepli, 10ª ed, 1980, p. 247. ISBN 8820300923; ISBN 9788820300920. Disponibile online su books.google.it.

Vidu ankaŭ redakti