La Varsovia Kanto, Varŝavjanka (pole: Warszawianka[ Varŝavjanka]) estis verkita de malliberigita Wacław Święcicki en la Varsovia Citadelo. Ĝi meritis sian nomon dum la 1-a de majo 1905 kiam ĝi fariĝis la ĉefa kanzono de polaj laboristaj manifestantoj en Pollando. Komponisto de la melodio estas nekonata.

Hispana versio de la kanto, sub la titolo Al la barikadoj (A las barricadas) iĝis populara dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj estis tiam la himno de CNT.


Warszawianka

Śmiało podnieśmy sztandar nasz w górę,
Choć burza wrogich żywiołów wyje,
Choć nas dziś gnębią siły ponure,
Chociaż niepewne jutro niczyje.
O, bo to sztandar całej ludzkości,
To hasło święte, pieśń zmartwychwstania,
To tryumf pracy, sprawiedliwości,
To zorza wszystkich ludów zbratania!

Naprzód Warszawo!
Na walkę krwawą,(bis)
Świętą a prawą!
Marsz, marsz, Warszawo!

Dziś, gdy roboczy lud ginie z głodu,
Zbrodnią w rozkoszy tonąć jak w błocie,
I hańba temu, kto z nas za młodu,
Lęka się stanąć choć na szafocie!
O, nie bez śladu każdy z tych skona,
Co życie sprawie oddają w darze,
Bo nasz zwycięski śpiew ich imiona
Milionom ludzi ku czci przekaże!

Naprzód Warszawo!
Na walkę krwawą,(bis)
Świętą a prawą!
Marsz, marsz, Warszawo!

Hurra! Zerwijmy z carów korony,
Gdy ludy dotąd chodzą w cierniowej,
I w krwi zatopmy nadgniłe trony,
Spurpurowiałe we krwi ludowej!
Ha! Zemsta straszna dzisiejszym katom,
Co wysysają życie z milionów.
Ha! Zemsta carom i plutokratom,
A przyjdzie żniwo przyszłości plonów!


La Varsovia Kanto

Nian standardon ni levos kuraĝaj,
Kvankam minaca venteg' furiozas,
Kvankam nin premas nun fortoj sovaĝaj,
Kvankam neniu morgaŭon supozas.
Ĉar tio estas la kant' de l' libero,
Sankta standardo de la renaskiĝo,
Estas triumf' de l' laboro kaj vero,
Estas aŭror' de l' tutmonda fratiĝo.

Marŝu, Varŝavo,
Al lukto brava,
Sankta kaj prava,
Marŝu, Varŝavo!

Nun, kiam mortas pro granda malsato
Laboristaro, dronante en ŝlimo,
Estas hontego al degenerato,
Kiu la morteŝafodon ektimos!
La oferita pro nobla ideo
Restos senfrukta pereo nenia:
Kvankam al multaj minacas pereo,
La estonteco ja estas nur nia!

Marŝu, Varŝavo,
Al lukto brava,
Sankta kaj prava,
Marŝu, Varŝavo!

Hura!... De l'reĝoj forigu ni kronojn,
Ĉar la popolo la dornan surhavas;
Kaj ni detruu putrintajn jam tronojn,
Kiu en sango popola sin lavas.
Venĝon teruran pro la ekspluatoj
Al la suĉantoj de l' sango - laŭ deco!...
Venĝon teruran al la plutokratoj,
Venu rikolto de la estonteco!...

(el la pola tradukis N. Nekrasov)

Eksteraj ligiloj redakti