Viile Tecii

komunumo en Rumanio

Viile Tecii [viile teĉij] (hungare Kolozsnagyida, germane Grosseidau) estas vilaĝo en Rumanio sude de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 1 134 loĝantojn (rumanoj, ciganoj, germanoj, hungaroj); en 1992 estis nur 883 (rumanoj, ciganoj, 4 % hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1322. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al Teaca.

Fonto redakti

Gravaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti