Monda heredaĵo de UNESKO

La Vilao Savoye (en franclingva prononco: [sa.vwa]) estas modernisma vilao en Poissy, en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo, Francio. Ĝi estis desegnita de la svisaj arkitektoj Le Corbusier kaj lia kuzo, Pierre Jeanneret, kaj konstruita inter 1928 kaj 1931 uzante ŝtalbetonon.[1][2]

Vilao Savoye
vilao [+]

Koordinatoj48° 55′ 28″ N, 2° 1′ 42″ O (mapo)48.9244444444442.0283333333333Koordinatoj: 48° 55′ 28″ N, 2° 1′ 42″ O (mapo)
Akvokolektejo0,01 km² (1 ha) [+]
Areo0,01 km² (1 ha) [+]
MaterialoŜtalbetono, betono [+]

Vilao Savoye (Yvelines)
Vilao Savoye (Yvelines)
DEC
Vilao Savoye
Vilao Savoye
Lokigo de Yvelines en Francio
Map
Vilao Savoye

Vikimedia Komunejo:  Villa Savoye [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kiel reprezentanto de la kvin punktoj de Le Corbusier por nova arkitekturo, tiu vilao estas modelo de la bazoj de moderna arkitekturo, kaj estas unu el la plej facile rekoneblaj kaj renomaj ekzemploj de Internacia Stilo.

La domo estis origine konstruita kiel kampara retirejo por konto de la familio Savoye. Post esti aĉetita de la najbara lernejo, ĝi pasis al propraĵo de la Francia ŝtato en 1958, kaj post survivi al kelkaj planoj de malkonstruo, ĝi estis desegnita kiel oficiala Francia historia monumento en 1965 (rara okazaĵo, ĉar Le Corbusier estis ankoraŭ vivanta tiam). Ĝi estis tute plinovigita el 1985 al 1997, kaj sub zorgo de la Centre des monuments nationaux, la remebligita domo estas nune malferma al vizitantoj la tutan jaron.[3][4]

En Julio 2016, tiu domo kaj kelkaj aliaj verkoj de Le Corbusier estis enskribita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko.[5]

Notoj redakti

  1. Villa Savoye en Poissy: Turisma Industrio. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Centre des monuments nationaux. Alirita la 1an de Novembro 2018.
  2. Courland, Robert. Concrete Planet. Prometheus Books, Amherst, NY. (2012) paĝo 326.
  3. "Villa Savoye - A machine for living". Arkivita el la originalo la 20an de Aŭgusto, 2011. Alirita la 1an de Novembro 2018.
  4. Travel review of a visit to Villa Savoye Arkivigite je 2012-07-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 12an de Julio, 2011, ĉe Wayback Machine.
  5. "The Architectural Work of Le Corbusier". UNESCO World Heritage Centre. United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita la 1an de Novembro 2018.