Viola vergo estas ilo por apliki malalt-kurentan elektron al la korpo, por stimuli sekse, ofte dum BDSM-agado. Violaj vergoj uzas Teslo-volvaĵon.

Vido al stimulado helpe de telereta elektrodo

Moderna viola vergo kutime estas mantenata "vergo" el nigra plasto. La bazo havas ŝnuron, kiun oni konektas per ordinara mura konektilo. Vergu kutime havas intensregilon, kaj iuj havas ŝaltilon, apud la ŝnuro. La interna Teslo-volvaĵo konsistas el du elektraj volvaĵoj, kondensilo, kaj reostato. La pinto de la vergo havas ingon, en kiun oni enmetas elektrodon.

Viola vergo kreas sensacon nur kiam estas distanceto inter la elektrodo kaj la korpo. La elektrodo ofte konsistas el klara hardita vitro, en kiu estas gaso kiu ardas aŭ lumetas dum uzado. Malsamaj gasmiksaĵoj produktas malsamajn lumajn kolorojn, tipe purpuron, ruĝon, bluon, aŭ rozon. La vitraj elektrodoj ankaŭ havas diversajn grandecojn kaj formojn, ekzemple bastoneto, rastilo, fungo, sfero, ktp. Ili kutime havas ian metalan ŝtopilon por enmeti en la elektrodingon de la viola vergo. La diversformaj elektrodoj kaŭzas diversajn sensacojn, kiuj povas esti tiklaj aŭ doloraj, malfortaj aŭ fortegaj, ktp. Kompreneble la kurentintenso efikas la sensacon.

Oni povas ankaŭ uzi solidajn metalajn elektrodojn, kiuj kutime produktas pli intensan sensacon ol vitraj elektrodoj, kaj kiuj havas riskon de haŭtbrulo se la elektrodo restas tro longe ĉe unu loko korpa.

La norma usona grandeco por la elektroda konekto estas 7/16 coloj aŭ 11.11 mm.

Unu populara miskompreno estas ke viola vergo kreas ultraviolan lumon, kaj fojfoje oni misnomas ilin "ultraviolajn vergojn". Ili ne produktas signifan kvanton de ultraviola lumo, kaj ili ne kaŭzas UV-brulojn.

Sekureco redakti

Oni ne uzu violan vergon sur iun, kiu havas elektran medicinilon en la korpo (ekzemple, korritmigilon). Ne uzu sur iun kun historio de kordamaĝo aŭ nervdamaĝo. Ne uzu apud okuloj. (Iuj rekomendas ke oni ne uzu ie ajn sur la kapo.) Se la elektrodo restas tro longe ĉe unu parto korpa, la haŭto povas ruĝiĝi. Viola vergo povas trovarmiĝi se oni uzas ĝin tro longe - la tempo dependas de la materialoj. Ĝi arkemas al metalo, do konstatu pri tio se la ricevanto portas metalaĵojn. La sparkoj povas ekbruligi brulemajn likvojn. Oni povas uzi barilon kontraŭ troalta kurento inter la viola vergo kaj la konektingo por pli da sekureco. Kiel ĉiuj elektriloj, ne uzu violan vergon apud akvo.