Ultraviola radiado

(Alidirektita el Ultraviola)

Ultraviolatransviola radiado (mallongigite UV) estas elektromagneta radiado kun ondolongo inter 380 nm kaj 10 nm.

Portebla ultraviola lampo

La supran limon de ĝia ondolongaro formas la viola lumo, kiu estas la plej altfrekvenca lumo videbla por la homa okulo. La suba limo estas arbitre fiksita; radiadon kun pli mallongaj ondoj oni nomas rentgena aŭ X-radiado.

Ofte oni jene dividas la ultraviolajn radiojn (UV) laŭ la ondolongo:

  • UVA, 380–315 nm; nomataj ankaŭ "nigra lumo"; tiaj radioj trairas ordinaran vitron kaj bronzigas la homan haŭton. Ili estas uzataj ankaŭ por fluoreskigi certajn substancojn. Interalie ili lumigas dentojn kaj tolaĵojn lavitajn per modernaj lavmaŝinoj
  • UVB, 315–280 nm; tiaj radioj ne trairas ordinaran vitron; ili bronzigas, sed ankaŭ brulumigas la homan haŭton kaj kaŭzas haŭtan kanceron.
  • UVC, 280–10 nm; ĝi utilas por mortigi malutilajn mikroorganismojn; tiu efiko baziĝas sur la alta energio de la ultraviolaj fotonoj, kiu kapablas difekti la strukturon de vivantaj ĉeloj; sub 200 nm ĝi kapablas jonigi atomojn. Aero sorbas radiadon sub ondolongo de 200 nm. Pura nitrogeno tamen tralasas UV-radiojn ĝis ondolongo de 150 nm.

UV-radiado ĉeestas en sunlumo, kaj konsistigas ĉirkaŭ 10% de la tuta elektromagneta radiado eligita de la Suno. Tiu ĉi elradias ĉiujn tri specojn, sed pro la ŝirmo de la atmosfero preskaŭ nur UVA atingas la surfacon de la Tero; nur 1 % estas UVB kaj UVC. Pro la difektiĝo de la ozona tavolo tiu parto nun pligrandiĝas.

Kvankam long-ondolonga ultraviola ne estas konsiderata joniga radiado ĉar al ĝiaj fotonoj mankas la energio por ionigi atomojn, ĝi povas kaŭzi kemiajn reakciojn kaj kaŭzas multajn substancojn brili aŭ fluoriĝi . Sekve, la kemiaj kaj biologiaj efikoj de UV estas pli grandaj ol simplaj varmaj efikoj, kaj multaj praktikaj aplikoj de UV-radiado devenas de ĝiaj interagoj kun organikaj molekuloj. UV-lumo permesas al korpo produkti D-vitaminon (specife per UVB), kiu estas esenca al vivo; tamen ekscesa eksponiĝo produktas nocajn efikojn, kiuj tipe superas la avantaĝojn[1] [2].

Mallongonda ultraviola lumo damaĝas DNA kaj steriligas surfacojn, kun kiuj ĝi kontaktiĝas. Por homoj, sunbruno kaj sunbruligo estas konataj efikoj de ekspozicio de la haŭto al UV-lumo, kune kun pliigita risko de haŭta kancero. La kvanto de UV-lumo produktita de la Suno signifas, ke la Tero ne povus subteni vivon sur seka grundo, se la plej granda parto de tiu lumo ne estus filtrita de la atmosfero. Pli energia, pli mallonga ondolonga "ekstrema" UV sub 121 nm jonigas aeron tiel forte, ke ĝi estas sorbita antaŭ ol ĝi atingas la teron.

Aliflanke, brila sunlumo produktas serotoninon, kiu agas sur homan humoron. La produktado de serotonino estas rekte proporcia al la kvanto da sunlumo, kiun ricevas la korpo[3][4].

UV-radiado ankaŭ estas produktita per elektraj arkoj. Arkveldistoj devas porti okulan protekton kaj kovri sian haŭton por eviti fotokeratiton kaj seriozan sunbruligon.

Krom la suno, UV ankaŭ estas produktita per elektraj arkoj kaj specialigitaj lumoj, kiel ekzemple hidrarg-vaporaj lampoj, sunbrunigaj lampoj kaj nigraj lumoj .

La pli malalta ondolonga limo de homa vizio estas kutime laŭ 400 nm, do ultraviolaj radioj estas nevideblaj por homoj, kvankam iuj homoj povas percepti lumon je iomete pli mallongaj ondolongoj ol tiuj. Insektoj, birdoj kaj iuj mamuloj povas vidi preskaŭ transviolan lumon (t.e., iom pli mallongajn ondolongojn ol tio, kion homoj povas vidi).

MalkovroRedakti

La malkovro de la ultraviola radiado estas asociita al la eksperimentado de la malheligo/malheliĝo de la arĝentosaloj se eksponitaj al la sunlumo. En 1801 la germana fizikisto Johann Wilhelm Ritter malkovris, ke la nevideblaj radioj situaj ĝuste malantaŭ la viola ekstremo de la videbla spektro estas speciale efikaj malheligante paperon trempitan je Arĝenta klorido. Li nomis tiujn radiojn "desoksidaj radioj" por emfazi ilian kemian reaktivecon kaj por distingi ilin disde la «varmaj radioj» (malkovritaj de William Herschel) kiuj troviĝas ĉe la mala flanko de la videbla spektro. Tuj poste oni adoptis la terminon «kemiaj radioj». Tiu du terminoj restis sufiĉe popularaj laŭlonge de la 19-a jarcento. Finfine tiuj terminoj estis anstataŭitaj per pli modernaj terminoj, kiaj estas ultraviola radiado kaj infraruĝa radiado respektive.[5]

VideblecoRedakti

La ultraviolaj radioj estas nevideblaj por la majoritato de la homaj estaĵoj. La homa okullenso blokas la plej parton de la radiado en la ondolonga rango de 300-400 nm (nanometroj); la pli mallongaj ondolongoj estas blokitaj fare de la korneo.[6] Al homoj mankas ankaŭ adaptaĵoj kiel kolorriceviloj por ultraviolaj radioj. Tamen, la lumsensiloj de la retino estas sensiblaj al la proksimaj ultraviolaj radioj, kaj la personoj al kiuj mankaj kristalino (kondiĉo konata kiel "afaĥio") perceptas la proksimaj ultraviolaj radioj kiel blankecblua aŭ blankecviola.[7] En kelkaj kondiĉoj, la infanoj kaj junaj plenkreskuloj povas vidi ultraviolan ĝis ondolongoj de ĉirkaŭ 310 nm.[8][9] La preskaŭ-ultraviola radiado estas videbla ĉe insektoj, kelkaj mamuloj kaj birdoj. La malgrandaj birdoj havas kvaran kolor-ricevilon por ultraviolaj radioj; tio havigas al birdoj «veran» ultraviolan vidkapablon.[10][11]

AplikaĵojRedakti

La ultraviola lumo povas utili al nombraj praktikaj aplikaĵoj. Oni uzas ĝin por la steriligo de akvo kaj manĝaĵoj, por la lutado de industria arko, por traktado lumkemia de inkoj, farboj, plastoj, por medicina traktado de diagnozo kaj terapio, kiel ĉe la ultraviolaj lampoj uzitaj en dermatologio kaj kosmetika bronzado (kvazaŭsunbruneciĝo).[12]

ReferencojRedakti

  1. "The known health effects of UV, Ultraviolet radiation and the INTERSUN Programme" (La konataj sanefikoj de ultraviola radiado
  2. Arkivo de MOS (16a de oktobro 2016 , Monda Organizaĵo pri Sano.). Arkivita el la originalo je 2016-10-16. Alirita 2019-06-21.
  3. Korb, Alex, "Boosting Your Serotonin Activity"
  4. Aktivigi serotoninoproduktadon (17a de novembro 2011). Arkivita el la originalo je 2017-08-01. Alirita 1a de aŭgusto 2017 . Psychology Today..
  5. , P. E. (2002). «A history of ultraviolet photobiology for humans, animals and microorganisms». Photochem. Photobiol. 76. 561-579.
  6. M A Mainster (2006). «Lentes intraoculares bloqueadoras de la luz violeta y azul: fotoprotección frente a fotorrecepción». British Journal of Ophthalmology 90 (6): 784-792. PMC 1860240. PMID 16714268. doi:10.1136/bjo.2005.086553.
  7. David Hambling (29a de Majo 2002). «Let the light shine in». The Guardian. Arkivita el la originalo la 23an de Novembro 2014. Konsultita la 2an de Januaro 2015.
  8. Lynch, David K.; Livingston, William Charles. Koloro kaj lumo en la naturo (eldono de 2001). Cambridge: Cambridge University Press. p. 231. ISBN 978-0-521-77504-5. Arkivita el la originalo la 31an de Decembro 2013. Konsultita la 12an de Oktobro 2013. «La limoj de la totala rangaro de sensibleco de la okulo etendiĝas el ĉirkaŭ 310 ĝis 1050 nanometroj».
  9. Dash, Madhab Chandra; Dash, Satya Prakash (2009). Fundamentals Of Ecology 3E Tata McGraw-Hill Education. p. 213. ISBN 978-1-259-08109-5. Arkivita el google.com/books?id=7mW4-us4Yg8C&pg=PA213 el la originalo la 31an de Decembro 2013. Konsultita la 18an de Oktobro 2013.. «Normale la homa okulo reagas al lumradioj de 390 ĝis 760 nm. Tio povas esti pliamplelsita al rango de 310 ĝis 1.050 nm en artefaritaj kondiĉoj. »
  10. Bennington-Castro, Joseph. «Want ultraviolet vision? You're going to need smaller eyes.». Arkivita el la originalo la 7an de Majo 2016. Alirita la 10an de Aŭgusto 2022.
  11. Hunt, D. M.; Carvalho, L. S.; Cowing, W. L.; Davies (2009). «Evolution and spectral tuning of visual pigments in birds and mammals». Philosophical Transactions of the Royal Society B: Biological Sciences 364 (1531): 2941-2955. ISSN 0962-8436. PMC 2781856. PMID 19720655. doi:10.1098/rstb.2009.0044.
  12. Sliney, David H. (2003). «Radiación Ultravioleta». Enciclopedia de Seguridad y Salud en el Trabajo de la OIT 49: 49.7. Arkivita el la originalo la 30an de Novembro 2016. Konsultita la 28an de Februaro 2016.

BibliografioRedakti

  • Hu, S; Ma, F; Collado-Mesa, F; Kirsner, R. S. (Julio 2004). "UV radiation, latitude, and melanoma in US Hispanics and blacks". Arch. Dermatol. 140 (7): 819–824. doi:10.1001/archderm.140.7.819. PMID 15262692.
  • Strauss, CEM; Funk, DJ (1991). "Broadly tunable difference-frequency generation of VUV using two-photon resonances in H2 and Kr". Optics Letters. 16 (15): 1192–4. Bibcode:1991OptL...16.1192S. doi:10.1364/ol.16.001192. PMID 19776917.
  • Hockberger, Philip E. (2002). "A History of Ultraviolet Photobiology for Humans, Animals and Microorganisms". Photochemistry and Photobiology. 76 (6): 561–569. doi:10.1562/0031-8655(2002)0760561AHOUPF2.0.CO2. PMID 12511035. S2CID 222100404.
  • Allen, Jeannie (6a de Septembro 2001). Ultraviolet Radiation: How it Affects Life on Earth. Earth Observatory. NASA, USA.

Vidu ankaŭRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Radiación ultravioleta en la hispana Vikipedio.