Spermujo

(Alidirektita el Spermatoforo)

Spermujo (aŭ spermatoforo) estas ĉe iuj viraj bestoj ujetoj plenaj je spermatozooj. La funkcio de spermujoj estas akumulo kaj transporto de la spermatozooj.

Spermujoj estas karakterizaj por hirudoj, iuj gastropodoj, cefalopodoj, krustacoj, araneoidoj, insektoj kaj amfibioj. La formo de spermujoj kaj la maniero de penetro en la generajn organojn de la ino estas tre diversaj. Ekzemple ĉe krustacoj, araneoidoj kaj insektoj la spermujojn transportas iuj kruroj. La spermujoj ĉe oktopodoj estas transportataj per unu el al brakoj (tiu speciala brako estas nomata hektokotilo). Ĉe iuj polpoj la hektokotilo tute apartiĝas de la korpo, memstare serĉas la inon kaj poste enrampas en ŝian mantel-kavon. Maskloj de trituroj kaj salamandroj simple fiksas la spermujojn al iu objekto kaj la ino poste enprenas ĝin tra sia kloaka aperturo.