Hektokotilo (de la helena "hekto-" - cent kaj "kotyle" - kupo) - modifiĝinta tentaklo de maskloj de iuj grupoj de cefalopodoj, per kiu la masklo transportas la spermatoforojn (spermujojn) el sia mantel-kavo en la mantel-kavon de la femalo.

La termino hektokotilo estis kreita fare de granda zoologo kaj paleontologo G. Cuvier; li erare opiniis la hektokotilon de argonaŭto (kiu kapablas enrampi en la mantel-kavon de la femalo post la apartiĝo disde la korpo de la polpo) vermo-parazito kaj donis al tiu vermo sciencan nomon Hectocotylus ("havanta cent kupojn").