Spirita juvelaro

EdE-S

Spirita juvelaro estis katolika preĝlibro, tradukita el la nederlanda de P. Pastro. La libro estis eldonita dufoje de Romen Ruremondo. La unua eldono aperis en 1910 kun 291 paĝoj kaj la dua en 1912, kun 292 paĝoj.

Citaĵo
 preĝolibro katolika, el Nederlanda lingvo de P. P. Pastro tradukita. Kiel ajn recenzi preĝolibron! Senespere mi ekmalfermi [tiel] la libreton, timante mi ne scias kion. Sed baldaŭ naskiĝis intereso. Mi konvinkiĝis, ke la tradukinto estas lerta Esperantisto. Plue, li havas bonan orelon. La preĝoj estas simplaj sed belsonaj kaj ne malofte maĵestaj. Mi serĉis erarojn. Ne multaj sin trovas. Tamen la jenan “juvelon” mi elfosis el la “juvelaro”: “ For de mi puŝu dum la nokto ĉiujn rusaĵojn kaj tentojn, k.c., k.c.”, p. 23a. S-ro Redaktoro, en la nomo de l' katolikoj mi pelas senkulpigon de niaj karaj samideanoj en Rusujo!

Fine, pri la presaĵo. Ho, se nur ĉiuj Esperantaj libroj estus tiel bone, ronde, nigre presitaj kaj sur

egale bona papero! Alla tradukinto kaj presinto mi ĝoje levas la ĉapelon. 
— R.B.P. La Brita Esperantisto - Numero 080, AÅgusto (1911)