La spongo de Menger estas matematika objekto tridimensia, kiu ekestas per teoria konstruado analoga al tiu de la aro de Kantor. Ĝi estis nomita laŭ la aŭstra matematikisto Karl Menger, kiu priskribis ĝin en 1926.

Spongo de Menger

Ĝi ekestas per rikura divido de kubo al 3×3×3 subkuboj kaj forpreno de la mezaj sep subkuboj kaj sama traktado de la restantaj 20 subkuboj. Same kiel la aro de Kantor ĝi havas mezuron (ĉi-okaze volumenon) nulan. La sekva bildo montras la tri unuajn paŝojn de tiu forpreno: