Stacio Shimbashi

(Alidirektita el Stacio Ŝimbaŝi)
w1

Stacio Ŝimbaŝi (japane 新橋駅 [Ŝinbaŝi-eki], angle Shimbashi station) estas fervoja stacio en centro de Tokio en Japanio. Tie intersekcas enurbaj kaj ĉirkaŭurbaj linioj de la fervoja reto Japana Fervojo (JR) kaj metroaj linioj. La stacio servas 4 liniojn de Orient-Japania Fervoja Kompanio kaj 2 metroajn liniojn: 1 linion de Tokjo Metro kaj 1 linion de Metroo Toej. Krome tio estas finstacio de Jurikamome.

Stacio Ŝimbaŝi
新橋駅

Orienta elirejo
fervoja stacidomointerŝanĝejo
Situo
Lando Japanio Japanio
Urbo Tokio
Situo Kvartalo Minato-ku
Geografia situo 35° 39′ 59″ N, 139° 45′ 31″ O (mapo)35.666301139.758679Koordinatoj: 35° 39′ 59″ N, 139° 45′ 31″ O (mapo)
Map
Stacio Ŝimbaŝi
新橋駅
Historio
Malfermo 1909
Administrado kaj utiligado
Linioj Jamanote, Kejhin-Tohoku, Tokajdo, Jokosuka, (Japana Fervojo);

Linio Ginza (Tokjo Metro);
Linio Asakusa (Metroo Toej);
Jurikamome

vdr

La stacio Ŝimbaŝi situas en Kvartalo Minato-ku, je 10 minutoj marŝe de la komerca kvartalo Ginza, sude de la Stacio Tokio.

Linioj redakti

Historio redakti

  • 1909: la stacio estis malfermita sub la nomo Stacio Karasumori (烏森駅 [Karasumori-eki]) sur la linio Jamanote.
  • 1914: la stacio Karasumori estis renomita al "Stacio Ŝimbaŝi" (ĝis 1914 tiun nomon havas eksa karga stacio Ŝiodome (汐留駅 [Ŝiodome-eki])).
  • 1934: estis malfermita stacio de "Tokia metro-vojo" (東京地下鉄道 [Tōkjō Ĉikatecudō]), tiutempa praulo de la Metroo de Tokio.
  • 1939: estis malfermita stacio de "Tokia Rapida Fervojo" (東京高速鉄道 [Tōkjō kōsoku tecudō]), post kelkaj monatoj la kompanioj "Tokia metro-vojo" kaj "Tokia Rapida Fervojo" kunigis siajn liniojn, lanĉante komunajn trajnojn, kaj la stacio de "Tokia Rapida Fervojo" estis fermita. (Vidu ankaŭ: Historio de Linio Ginza).
  • 1941: la kompanioj "Tokia metro-vojo" kaj "Tokia Rapida Fervojo" unuiĝis, estigante la nunan linion Ginza.
  • 1968: malfermiĝis la stacio de la linio Asakusa.
  • 1980: en la stacio de la linio Ginza estis konstruita dua kajo.
  • 1995: malfermiĝis la stacio de Jurikamome.

Kajoj redakti

Reto N-ro Linio N-ro de stacio Direkto Tipo
Japana Fervojo
(JR)
1      Linio Tokajdo al Jokohamo, Odaŭara, Atami surteraj kajoj
2      Linio Tokajdo al Tokio
3      Linio Kejhin-Tohoku al Ŝinagaŭa, Jokohamo, Ofuna
4      Linio Jamanote horloĝdirekte (al Ŝinagaŭa, Ŝibuja, Ŝinĝuku)
5      Linio Jamanote kontraŭhorloĝdirekte (al Tokio, Ŭeno, Ikebukuro)
6      Linio Kejhin-Tohoku al Tokio, Ŭeno, Omija
1      Linio Jokosuka al Jokohama, Ofuna, Kurihama subtera kajo
2 al Tokio, Funabaŝi, Ĉiba
  Tokjo Metro 1   Linio Ginza G-08 al Ŝibuja subteraj bordaj kajoj
2 al Ŭeno, Asakusa
  Metroo Toej 1   Linio Asakusa A-10 al Sengakuĝi, Niŝi-Magome, Flughaveno Haneda subteraj bordaj kajoj
2 al Asakusa, Oŝiage, Flughaveno Narita
Jurikamome 1, 2      Jurikamome U-01 al Dajba, Tojosu supertera insula kajo

Sekvaj stacioj redakti

« Trajno »
Linio Jamanote
Jurakuĉo ĉiu Hamamacuĉo
Linio Kejhin-Tohoku
Jurakuĉo loka trajno Hamamacuĉo
rapida trajno: ne haltas
Linio Tokajdo
Tokio ĉiu Ŝinagaŭa
 Linio Jokosuka 
Tokio loka trajno Ŝinagaŭa
Linio Ginza (Tokjo Metro) (G-08)
Toranomon (G-07) ĉiu Ginza (G-09)
Linio Asakusa (Metroo Toej) (A-10)
Dajmon (A-09) ĉiu krom la subaj Higaŝi-Ginza (A-11)
Dajmon (A-09) flughavena rapida super-ekspreso Nihombaŝi (A-11)
Jurikamome (U-01)
ĉiu Ŝiodome (U-02)