Stacio Kirikiri
Stacio Kirikiri (吉里吉里駅 [ki-ri-ki-ri-eki]) lokiĝas en Kirikiriĉo en la urbeto Ocuĉi en la Distrikto Kamihej en Gubernio Iŭate, estas sur Linio Jamada de Orient-Japania Fervoja Kompanio.
La stacio estas senhoma stacio, la stacion mastrumas staciestro de Kamaiŝi.
Historio
redakti- 5-a de aprilo 1938: malfermo de la linio.
Kirikiriĝin
redaktiEn 1981, la japana esperantisto Inoŭe Hisaŝi verkis romanon Kirikiriĝin, kaj ĝi iĝis furorlibro. Dum la furoro, ŝatantoj vizitis la distrikton Kirikiri kaj la stacion, ĉar oni supozis, ke la nomo Kirikiri devenas el la distrikto Kirikiri.
Karesnomo
redaktiLa stacio havas esperantan karesnomon Reĝolando, supoze ĝi devenas el la "Reĝlando Kirikiri", kiu aperis en la romano "Kirikiriĝin".