Stacio Wien Floridsdorf

La stacio Wien Floridsdorf estas fervoja, S-Bahn-a kaj metroa stacio en Floridsdorf, la 21a distrikto de Vieno. De 1996 ĝi estas la fina stacio de la metrolinio U6. Haltas tie ĉefe regionaj trajnoj, sed ankaŭ unuopaj longdistancaj.

Enirejo de la placo Franz-Jonas-Platz

Ĝi estas la plej grava trafiknodo en la 21a distrikto; la tramlinioj 25, 26, 30 kaj 31 kaj pluraj urbaj kaj regionaj buslinioj havas haltejon ĉe ĝi.