Rafaelaj Ĉambroj

(Alidirektita el Stanza della Segnatura)

La kvar Rafaelaj Ĉambroj (en itala Stanze di Raffaello) formas serio de akceptejaj ĉambroj, nome la publika parto de la papaj apartamentoj en la Palaco de Vatikano. Ili estas famaj pro siaj freskoj, pentritaj de Rafaelo kaj lia ateliero. kun la plafonaj freskoj de Mikelanĝelo en la Siksta Kapelo, ili estas la grandaj fresko-serioj kiuj markas la pinton de la Alta Renesanco en Romo.

Adamo kaj Evo, plafona fresko el la Stanza della Segnatura.

La Stanze, kiel ili estas komune nomataj, estis origine destinitaj al aro da apartamentoj por la papo Julio la 3-a. Li komisiis Rafaelon, tiam relative juna artisto el Urbino, kaj lian atelieron en 1508 aŭ 1509 por redekori la ekzistantajn internojn de la cambroj entute. Eble Julio intencis pretersuperi la apartamentoj de sia antaŭanto (kaj rivalo) la papo Aleksandro la 6-a, ĉar la Stanze estas rekte super la Borgia Apartamento de Aleksandro. Ili estas en la tria etaĝo, ĉe la suda flanko de la korto Cortile del Belvedere.

El oriento al okcidento, laŭ vizitanto eniras en la apartamento, sed ne laŭ la sekvenco laŭ kiu la Stanze estis freskigitaj, la ĉambroj estas la Sala di Costantino ("Konstantina Ĉambro"), la Stanza di Eliodoro ("Heliodora Ĉambro"), la Stanza della Segnatura ("Subskriba Ĉambro") kaj la Stanza dell'Incendio del Borgo ("Ĉambro de la Incendio de la Borgo").

Post la morto de Julio en 1513, kun du ĉambroj freskigitaj, la papo Leono la 10-a pluigis la programon. Post la morto de Rafaelo en 1520, liaj helpantoj Gianfrancesco Penni, Giulio Romano kaj Raffaellino del Colle finigis la projekton per la freskoj de la Sala di Costantino.

Vidu ankaŭ redakti

 
La Parnaso

Eksteraj ligiloj redakti