Stejnegera mezoplodo

La Stejnegera mezoplodo (Mesoplodon stejnegeri), konata ankaŭ kiel Beringa bekobalenosabrodenta baleno, estas relative nekonata membro de la genro Mesoplodon kiu loĝas en la norda Nordpacifika Oceano. Leonhard Hess Stejneger kolektis la tipan specimenon (surstrandigita kranio) en la Bering-insulo en 1883, el kiu Frederick W. True havigis la priskribon de la specio en 1885. En 1904, la unua kompleta kranio (el maskla plenkreskulo kiu estis surstrandigita ĉe Newport, Oregono) estis kolektita, kiu konfirmis la validecon de la specio.[1] La plej rimarkinda karaktero de maskloj estas tre granda, sabroformaj dentoj, kaj el tio la nomo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stejnegera mezoplodo

Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Mesoplodon
Specio: M. stejnegeri
True, 1885
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La korpo de tiu specio estas tipa de mezoplodoj, longa kaj mallarĝa je ambaŭ pintoj. La beko estas mezlonga, kaj la buŝlinio formas arkon, kvankam multe pli milda ol ĉe aliaj specioj. La dentoj de maskloj estas multe pli grandaj ol tiuj de plej aliaj mezoplodoj kaj indikas antaŭen kaj internen rekte antaŭ la pinto. Nur la Zondenta baleno kaj la Glavodenta baleno havas pli longajn dentojn. La koloraro estas ĝenerale malhelgriza al nigra kun pli helas koloraro sube, kaj ĉirkaŭ la kapo kio havigas "kaskan" aspekton. La koloraro malheliĝas laŭ aĝo, sed inoj havas pli helan modelon ĉe la vosto kio iĝas pli evidenta post aĝo. Kiel ĉe plej specioj, estas cikatroj ĉe maskloj (pro mordoj fare de aliaj maskloj) kaj de ŝarkoj ĉe ambaŭ seksoj. La longo estas de almenaŭ 5.25 metroj ĉe maskloj kaj de 5.5 metroj ĉe inoj. Ili estas verŝajne ĉirkaŭ 2.1 al 2.3 metrojn longaj denaske.

Notoj redakti

  1. True, F.W. 1910. An account of the beaked whales of the family Ziphiidae in the collection of the United States National Museum, with remarks on some specimens in other American museums. Washington: Government Printing Office.

Bibliografio redakti

  • Perrin, William F.; Wursig, Bernd & Thewissen, J.G.M (eds.) (2002): Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. ISBN 0-12-551340-2
  • Reeves, Randall R.; Steward, Brent S.; Clapham, Phillip J. & Owell, James A. (2002): Sea Mammals of the World. A & C Black, London. ISBN 0-7136-6334-0

Eksteraj ligiloj redakti