Stela Domo (Stel-Domo), portugallingve Casa Estrela /ˈka.zɐjsˈtɾe.lɐ/ aŭ /ˈka.zɐjʃˈtɾe.lɐ/ (kelkfoje ankaŭ nomata Casa da Estrela /ˈka.zɐ dɐjsˈtɾe.lɐ/ aŭ /ˈka.zɐ dɐjʃˈtɾe.lɐ/), estas 178-kvadratmetra lignodomo konstruita en la 1930-aj jaroj de la esperantisto kaj teozofio-adepto Augusto Gonçalves de Castro. Stel-Domo estas monumento unika en la mondo. Ĝi spegulas la filozofiojn, kiujn Augusto Gonçalves defendis. La nomo estas referenco al ĝia formo, inspirita en la Esperanta kvinpinta stelo. Escepte de la fenestroj kaj pordoj, la domo ne havas ortangulojn. Por konstrui ĝin, Augusto Gonçalves, kies ĉefa laborokupo estis librotenado, dediĉis kvar jarojn de siaj postdeĵoraj horoj. Li uzis nur krudajn laborilojn de li mem faritajn kaj unu karbidlampon. Li konstruis la domon preskaŭ sola, kvankam ĝi estis lia unua kaj sola konstruaĵo.

La domo situis origine ĉe Rua Zamenhof (Zamenhof-strato), numero 56, kvartalo Alto da Glória, en la brazila urbo Kuritibo, ŝtato Paranao. La familio de Augusto Gonçalves loĝis en la domo ĝis la 1990-aj jaroj. Post tiam, ĝi restis neloĝata kaj suferis vandalismojn kaj estis celata de konstruindustriaj spekulantoj. En 2006, la gefiloj de la konstruinto, Idalina, Carlos Augusto kaj Moysés Azulay, decidis donaci la domon al PUCPR, Pontifika Katolika Universitato de Paranao.

En kunlaboro kun Fundação Cultural de Curitiba (Kultura Fondaĵo de Kuritibo) kaj subvenciita de Siemens, Kraft Foods, ALL kaj Banco do Brasil, la Universitato projektis la restaŭradon de la domo, kiu inkludis malmunton, transporton kaj rekonstruon ene de la tereno de PUCPR en kvartalo Prado Velho (Prado-Veljo). La restaŭro daŭris sep jarojn. 60 elcento de la domo estis konservita. La restaŭr-projekton faris Cláudio Forte Maiolino, docento pri arkitekturo kaj urboplanado de PUCPR. La efektivigo kostis 240 mil realojn. La 6-an de junio 2013, ceremonio markis la remalfermon de la restaŭrita domo. En la ceremonio okazis meso, prezento de universitataj muzikgrupoj kaj teatraĵo en Esperanto.

Nuntempe, la domo estas malferma al vizitantoj. Estas ekspoziciataj en ĝi informoj pri ĝia historio, la familio de la konstruinto, pri teozofio kaj Esperanto. Apud ĝi estas subĉiela amfiteatro Doktoro Zamenhof.

Augusto Gonçalves de Castro estas la fondinto de Paranaa Esperanto-Asocio, en la 1-a de Majo 1925.

Vidu ankaŭ redakti

ZEOj

Eksteraj ligiloj redakti