Stelo de Sieraleono

diamanto, malkovrita je 14-a de februaro 1972 en Sieraleono

La Stelo de Sieraleono (angle: Star of Sierra Leone) estas la ĝis nun plej granda kruda diamanto trovita en Sieraleono. Oni elterigis ĝin la 14-an de februaro 1972 el la "Dominica"-minejo en Sieraleono. Ĝi estis 968,9 karatojn peza kaj tiel la tria plej granda iam trovita kruda diamanto.

La Stelo de Sieraleono estis aĉetita de Harry Winston kaj distranĉita je 17 ŝtonoj, 13 el ili estas sendifektaj. La plej granda ŝtonero (143,2 karatoj) ne estis sendifekta kaj estis poste denove distranĉita. La plej granda sendifekta ŝtonero estas 53,96 karatojn peza. Ses ŝtoneroj estis kunmetitaj por formi broĉon ("Stelo de Sieraleono"-broĉo).