Sterigmatocistino

kemia kombinaĵo

Sterigmatocistino estas poliketida mikotoksino produktita de kelkaj specioj de la ŝimo Aspergillus. Tiu toksino nature troviĝas en kelkaj fromaĝoj.

Sterigmatocistino.

Sterigmatocistino estas toksa metabolito strukture tre rilata al la aflatoksinoj, kaj konsistas el ksantona kerno ligita al bifura strukturo. Sterigmatocistino estas produktita ĉefe de la fungoj Aspergillus nidulans kaj A. versicolor. Ĝi estis trovita en muelitaj cerealoj, verdaj granoj de kafo kaj fromaĝo, kvankam ties ekzisto en manĝaĵoj estas limigita. Ŝajne ĝi ekzistas multe malpli ofte ol la aflatoksinoj, sed analizaj metodoj por ties determinado ne estis definitivaj ĝis ĵuse, kaj tiel eble malgrandaj koncentroj en manĝaĵoj ne ĉiam estis detektitaj. Kvankam ĝi estas forta hepato-karcinogeno simila al la aflatoksino B1, nuntempa sciaro sugestas, ke ĝi nenie estas tiom disvastigita. Tiel oni povas konsideri, ke la sterigmatocistino estas risko por konsumantoj nur en specialaj aŭ maloftaj cirkonstancoj. Nombraj tre rilataj kombonaĵoj kiel o-metil-sterigmatocistino estas konataj, kaj kelkaj eble ekzistas nature.