Strehaia

urbo en nuna Rumanio

Strehaia [strehaja] estas urbo en distrikto Mehedinți (Rumanio), kun 11.846 loĝantoj (2002).

Strehaia
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mehedinți
Situo 44° 37′ N, 23° 12′ O (mapo)44.61666666666723.2Koordinatoj: 44° 37′ N, 23° 12′ O (mapo)
Strehaia (Rumanio)
Strehaia (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 150 m
Poŝtkodo 225300
Loĝantaro 11 846 (2002)
vdr

Strehaia situas en Malgranda Valaĥio ĉe la rivero Motru. La regiona centro estas Drobeta Turnu Severin, situanta ĉ. 40 km okcidente.

Historio

redakti

Strehaia estas unuafoje menciita en dokumentoj en la 15-a jarcento. La loko estis sidejo de la valaĥia nobela familio Craiovești. La princo Matei Basarab fondis en 1645 la monaĥejon Strehaia. Ekde 1671 okazis ĉiusemajne brutfoiroj. De la 17-a ĝis la 19-a jarcento, Strehaia estis loka administra centro. Ĝi ricevis urban rangon en 1921.

Trafiko

redakti

Tra Strehaia kondukas la fervoja linio de Orșova al Filiași. En ambaŭ direktoj trafikas (2009) ok distatransportaj trajnoj. En Strehaia disbranĉiĝas la linio al Motru; tien trafikas ĉ. tri trajnoj ĉiutage. La urbon trairas la Eŭropa vojo 70 kaj ekzistas regulaj buslinioj al Drobeta Turnu Severin kaj Craiova.

Vidindaĵo

redakti
  • Monaĥejo Strehaia (1645)