Drobeta-Turnu Severin
Koordinatoj: 44° 38′ N 22° 40′ O / 44.633 °N, 22.667 °O (mapo)
Drobeta-Turnu Severin | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Urbo | |||||
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • havenurbo • limurbo | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Mehedinți | ||||
Alinome | Sörény vára hungare | ||||
Situo | 44° 38′ N, 22° 40′ O (mapo)44.63333333333322.666666666667Koordinatoj: 44° 38′ N, 22° 40′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 50 m | ||||
Poŝtkodo | 220000 | ||||
Loĝantaro | 79 865 (2021) | ||||
Drobeta-Turnu Severin [drobeta turnu severin] (hungare: Sörény vára, Szörényvár; germane: Turm Severin) estas urbo kaj municipo en la sud-okcidenta Rumanio ĉe la landlimo kun Serbio, 343 km okcidente de Bukareŝto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 79 865 loĝantoj sur areo de 57,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 391 loĝantoj/km². Ĝi estas ĉedanuba haveno kaj la ĉefurbo de la distrikto (județ) Mehedinți. Ĝis majo 1972, ĝi nomiĝis nur Turnu Severin. Drobeta estas aldono, alude al la samloke ekzistinta daka, poste romia setlejo Drobeta.
Grava vidindaĵo en la ĉirkaŭo estas la restaĵoj de la romia Trajana ponto, konstruita en 103–105 de la romia arkitekto Apolodoro el Damasko. Gravas ankaŭ la ruinoj de romia kastrumo, la bazaj muroj de la plej malnova konata rumana ortodoksa preĝejo kaj la Muzeo de la Fera Pordego (Muzeul Porțile de Fier).
En la mezepoko Turnu Severin estis nomdona administra centro por la hungara Banato de Severin, en 1330 akiris ĝin la rumanoj.
Gravaj personoj
redakti- Dumitru Crăciunescu (8-a de oktobro 1905 – Bukareŝto, 12-a de septembro 1967): komponisto, dirigento.
- Emil Moise (n. 27-a de julio 1933): scenejdekoraciisto.
- Dumitru Negrea (n. 19-a de oktobro 1922): grafikisto.
- Levente Szente B. (n. 21-a de septembro 1972) poeto, ĵurnalisto
Partneraj urboj
redakti- Bor (Бор, Serbio)
- Kladovo (Кладово, Serbio)
- Orly (Francio)
- Papingo (Πάπιγκο, en la administra regiono Epiro de Grekio), ekde 2011 parto de la pli vasta komunumo Zagori (Ζαγόρι)
- Roccadaspide (Italio)
- Sania[?] (Ĉinio)[mankas fonto]
- Sevilla (Hispanio)
- Vaasa (Finnlando)