Ponto de Trajano

(Alidirektita el Trajana ponto)

La Ponto de Trajano (aŭ Trajana ponto, Romia ponto ĉe Drobeta Turnu SeverinApolodoro-ponto super la Danubo) estis la unua konstanta ponto super la suba Danubo kaj interligis la bordojn de la hodiaŭaj Rumanio kaj Serbio. Ĝi estis dum mil jaroj la plej longa konstruita ponto de la mondo, laŭ siaj tuta tuta longo kaj arkaj larĝoj. Oni kalkulas je longo de 1 135 m kaj larĝo de 12 m.

Ponto de Trajano
Podul lui Traian
deck arch bridge • ligna ponto • ŝtonponto • vojponto • former bridge • Romia ponto
Bazaj datoj
Arkitekto Apolodoro vd
Lando SerbioRumanio vd
Situo Drobeta-Turnu Severin
Adreso Str. Independenței 2, în curtea Muzeului Regiunii „Porților de Fier”, municipiul Drobeta Turnu Severin
Situo
Geografia situo 44° 37′ 26″ N, 22° 40′ 1″ O (mapo)44.62376922.66705Koordinatoj: 44° 37′ 26″ N, 22° 40′ 1″ O (mapo)
Ponto de Trajano (Rumanio)
Ponto de Trajano (Rumanio)
DEC
Ponto de Trajano
Ponto de Trajano
Lokigo de Rumanio en mondo
Situo de Ponto de Trajano
Map
Ponto de Trajano
Parto de Archaeological site from Drobeta Turnu Severin vd
vdr

Historio redakti

La ponto de Trajano estis konstruita inter 103 kaj 105 p.K. de la romiaj trupoj por loĝistika apogo de la dua militiro de la imperiestro Trajano kontraŭ la dakoj. La planadon kaj efektivigon plenumis la plej fama arkitekto de tiu epoko, Apolodoro de Damasko. La lignaj arkaj konstruaĵoj estis detruitaj post la retiriĝo de la romianoj el Dakio, dum la regado de Aŭrelio, en ĉ. 270 p.K.

 
Figurado de la ponto sur la Kolono de Trajano. Tuj rimarkebla estas la ligna surkonstruaĵo, kiuj kuŝas sur betonaj palistroj. Antaŭe videbla imperiestro Trajano dum oferceremonio

.

La ekzisto kaj la lokumo de la iama ponto okazis per trovo de pilastro-bazo. Figurado de la ponto estas videbla sur la Kolono de Trajano en Romo. Temis pri ponto kun ŝtona pilastro kaj kun ligna supra vojporta konstruaĵo kun nekutime plataj arkoj, plej bone komparebla kun Mosel-ponto en Trier.

La restaĵoj de la originalaj 20 ponto-palistroj estas eĉ hodiaŭ sub la akvo. La ripetitaj arkeologiaj esploroj en la lastaj 70 jaroj montris, ke la historia konstruaĵo pli kaj pli malaperas: dum oni povis trovi 16 palistrojn en 1932, tio estis 12 en 1982 kaj nur 8 en 2003.

Vidu ankaŭ redakti