Strekiteco (geologio)

Strekitecostrekiĝo nomiĝas en geologio la spaca orientiĝo de la laŭlonga akso de aperejo de ŝtonaĵokorpo, ekzemple de tavolo aŭ tavolaro de sedimentaj rokaĵoj, kiel estas ilustrita en geologia mapo. Krom tio ankaŭ la orientiĝo de la laŭlonga akso de morfologia plenformo, ekzemple de montoĉeno, nomiĝas tiel. La indiko de la strekodirekto servas krom tio al la preciza difino de la situo de geologiaj ebenoj en la spaco, ekz.de tavolfacoj kaj limigaj facoj de ŝtonaĵo- kaj mineraloplenigitaj fendegoj (inkluzive profitdonaj mineralaj krudmaterialoj kiel en mineraltavoloj resp. ercfendegoj) same kiel faŭltaj, fendegaj kaj ardeziĝaj facoj, foliiĝoj kaj limfacoj de zonoj de sama metamorfoza grado je kontaktmetamorfozo.

Skema ilustraĵo de la parametroj, kiuj difinas la pozicion de „geologia etendaĵo“ en la spaco:
blua = horizonta ebenaĵo kiel kompasrozo, grün = etendaĵo vertikala al la horizonta ebeno laŭlonge de la nordsuda akso,
ruĝa = difinenda etendaĵo, z = strekolinio, Z = strekodirekto, σ = strekangulo, F = klindirekto (en la horizonta ebeno), φ = klinangulo.
Strekiteco kaj kliniteco ĉiam staras orte unu kun la alia.
Ilustraĵo je klinita tavolfaco.

Difino redakti

En geologia modelo „strekiteco“ estas difinita kiel tranĉlinio (spuro) de geologia ebeno kun elpensita horizonta ebeno. Tiu ĉi tranĉlinio nomiĝas strekolinio. La spaca pozicio de la strekolinio estas difinita per la strekangulo, kiun tiu ĉi formas kun la norda direkto. La angulo estas mezurata ekde magneta nordo (N) horloĝodirekten, do orienten (E); ekzemple N 35°. Se oni volas indiki la angulon ne precize, sed nur proksimume, oni nomas ĉi tiun kazo „NE-Strekiteco“ aŭ ankaŭ „NE-SW-Strekiteco“. La kliniteco de la geologia faco kontraŭ la faco de la horizonta ebeno nomiĝas kliniteco. Plej kruta estas la kliniteco laŭlonge de la fallinio vertikala al la strekodirekto. La angulo inter la horizonta ebeno kaj la fallinio estas la falangulo.[1]

Per la indiko de strekiteco kaj kliniteco la spaca orientiĝo de ajna geologia faco estas klare difinita. Indiko kiel „035/20SE“ signifas, ke la strekodirekto de la geologia faco je 35 grado deflankiĝas de la nordo (horloĝdirekte) kaj je 20 gradoj kliniĝas sudorienten.

Referencoj redakti

  1. Manfred P. Gwinner: Geometrische Grundlagen der Geologie. Schweizerbart, Stutgarto 1965.

Literaturo (germane) redakti

  • Günter Möbus: Tektonik. Deutscher Verlag für Grundstoffindustrie, Lepsiko 1989, ISBN 978-3-342-00403-5.
  • Friedrich Bender: Angewandte Geowissenschaften, Band I: Geologische Geländeaufnahme, Strukturgeologie Gefügekunde, Bodenkunde, Mineralogie, Petrographie Geochemie, Paläontologie, Meeresgeologie, Fernerkunde, Wirtschaftsgeologie. Thieme, Stutgarto 1981, ISBN 978-3-432-91011-6.
  • Autorenkollektiv: Geologisches Grundwissen. Hrsg.: Horst Roschlau, Hans-Joachim Haberkorn. 2-a eldono. Deutscher Verlag für Grundstoffindustrie, Lepsiko 1977, p. 197.