Mineraltavolo estas sedimente ekestinta, vasta geologia kuŝejo de krudmaterialo (ekz. karbo), kiu pasas paralele al la ŝtonaĵo-tavolaro. La dikeco de mineraltavolo estas variema. La spaca situo de mineraltavolo en la tavolaro estas difinita per siaj kliniteco kaj strekiteco.

Karbotavolo inter sabloŝtonaj tavoloj de la Ruhr-Karbonio en ŝtonrompejo je Wetter

Post la ekspluato mineraltavoloj povas forsinki aŭ kunfalegi, tiel ke sur la tersurfaco povas ekesti rompotruoj.

Literaturo

redakti
  • Walter Bischoff, Heinz Bramann, Westfälische Berggewerkschaftskasse Bochum: Das kleine Bergbaulexikon. 7-a eldono, Verlag Glückauf GmbH, Essen 1988, ISBN 3-7739-0501-7
  • Ernst-Ulrich Reuther: Einführung in den Bergbau. 1-a eldono, Verlag Glückauf GmbH, Essen 1982, ISBN 3-7739-0390-1