La stromata, aŭ stromatoj (“tapetoj”), estas libro de la trilogio de Klemento de Aleksandrio kiu pritraktas pri la kristana vivo. La verko, de la 3-a jarcento, elstaras inter la plej gravaj fontoj utiligeblaj por determini la jaron kaj la daton de la naskiĝo de Jesuo.

Στρώματα
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Klemento de Aleksandrio
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr

Klemento de Aleksandrio titolos sian verkon Stromateis ("diversaĵoj"), ĉar li alfrontis grandan kvanton da temoj. Li laŭiras pli profunden ol en la antaŭaj libroj kaj la celo estas la perfekteco de la kristana vivo akirita pere de la iniciĝo en la pli kompleta kono pri kristanismo.

Li celas, surbaze de la Biblio kaj de la Tradicio, prezenti raporton pri la Kristana Kredo kiu povu respondi al ĉiuj postuloj de la kulturitaj personoj, kaj kondukti la interesiĝanton ene de la realo de la pliprofundaj eroj de lia kredo.

Klemento celis verki unusolan libron pri tiu temo; sed el tiu fontis almenaŭ aliaj sep libroj kaj eble iu oka laŭ Eŭzebo de Cezareo (VI. xiii. 1), kaj la Florilegia (antologioJ). Tiuj estas indikataj kiel la oka libro en unika manuskripto, Stromata. de la 9-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti