Subĉiela teatraĵo pri Vilhelmo Tell en Interlaken
Subĉiela teatraĵo pri Vilhelmo Tell en Kantono Berno Svisujo estas ekde 1912 teatraĵo pri Vilhelmo Tell, germane Wilhelm Tell, laŭ la verko de Schiller. Vilhelmo Tell estas la nacia heroo de Svislando ekde dramo de fama germana Friedrich Schiller. - La teatraĵo estas liberaera (aŭ subĉiela) teatro kun spektoterasoj.
Loko
redaktiLa teatraĵo okazas en Interlaken, Svisio, atingebla el BLS-fervoja stacidomo Interlaken West (Interlaken-okcidento) kaj el busa haltejo linio 5 ĝis "Restoracio Suno" kaj ekde la busa haltejo 150 m piede.
Teatro
redaktiLa ekstera teatro de amatoroj estas tre fama: oni vidas kamparanojn kun bovinoj kaj mezepokajn rajdantojn. La teatro havas ĉirkaŭ 21 surscenejojn por turistoj de 23a de junio ĝis 2a de septembro 2011. La gravaj ludistoj ludas helpe de mikrofonoj.
Ludestrino
redaktiMonika Wild estis ekde 2001-2007 ludestrino kaj ankaŭ por la jaro 2011.
Muziko
redaktiLa komponisto de la muziko estas Dany Nussbaumer. Li kreas ofte teatran muzikon.
Vidu ankaŭ
redaktiEn Altdorf, kantono Urio, estas ankaŭ teatra societo: Tell ludoj-Altdorf, Svisujo, (Tell ludoj-Altdorf).
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala paĝo de Ekstera teatraĵo pri Vilhelmo Tell kun bildoj
- oficiala paĝo pri reĝisorino Monika Wild[rompita ligilo]
- oficiala paĝo de komponisto Dany Nussbaumer[rompita ligilo]
- mapo pri Interlaken kaj teatro[rompita ligilo]
- horaro de svisaj fervojoj en germana, franca, itala kaj angla lingvoj
- vidu ankaŭ tell ludoj-Altdorf, Svisujo, oficiala paĝo