En la hierarkio de la domajna nomsistemo (DNS), subdomajno estas domajno, kiu estas parto de alia (ĉefa) domajno.

Ekzemple biblioteko.ekzemplo.com kaj kalendaro.ekzemplo.com estas subdomajnoj de la domajno ekzemplo.com, kiu laŭvice estas subdomajno de la domajno de plej alta nivelo .com.