Katafilo estas plej ofte malgranda kaj simpla, ofte skvamforma folio . Ofte ĝi ne estas verda. Ĉe la tigo ĝi staras sub la folioj, tial ili ankaŭ nomiĝas subfolio. Katafiloj staras aŭ baze de la tigoj, ĉe lignoplantoj la subfolioj estas ofte burĝono-skamoj ĉe la bazo de la jara ŝoso. Ne ĉiam la burĝonskvamoj estas subfolioj. Subfolioj ankaŭ troviĝas ĉe rizomoj. Ankaŭ la skvamoj de la cepa bulbo estas subfolioj.