Subita Atako
Subita Atako (Sudden Attack, 서든어택) estas libere uzebla unua-persona pafada videoludo kun multaj ludantoj. La interretan ludon evoluigis la sud-koreia kompanio GameHi. La unua versio estis ĉesigita en 2014 en norda Ameriko. La dua versio (Sudden Attack 2) estis anoncita en 2016. En junio 2020, la ludo havis pli ol 23 milionojn da registritaj uzantoj dismonde kaj ties entuta enspezo estis $500 milionoj. Ĝis decembro 2021, la ludo enspezis pli ol $600 milionojn.
Subita Atako | |
---|---|
Eldoninto | Nexon |
Platformo | Microsoft Windows |
Ĝenro | unuapersona pafludo |
Ludomaniero | multludista videoludo |
Regilo | komputila klavaro |