Subsidenco (geologio)

Subsidencosubsidiĝo en Geologio nomiĝas la iompostioma procezo, per kiu la terkrusto sinkiĝas.

Ĝi povas okazi ĉu per la relativa movado de la tektonaj platoj kiuj inkluzivas kaj ilian konverĝon kaj ilian diverĝon aŭ, sur pli malgranda skalo, per la setliĝo de la grundo en sedimentaj basenoj (ofte akcelita de homa ago, kiel en la kazo de naftobasenoj) aŭ per la ĉeso de vulkana agado en reduktitaj areoj ĉirkaŭ la vulkanoj mem, kiel en la kazo de atoloj. Okaze de subsidiĝo, la marnivelo povas altiĝi.

Stabiligo de damaĝitaj domoj pro minado en Bradenville (Usono)

La malo de subsidiĝo estas leviĝo, kiu rezultigas plialtiĝon de la alteco de la solida surfaco de nia planedo kaj, sekve, malkreskon de marnivelo.

La subsidenco ofte kaŭzas ekeston de sedimenta baseno kun dikeco de multaj centoj ĝis pluraj miloj da metroj. Ekzemple en la Nordgermana baseno la sedimenttavolo kelkloke estas ĝis 10 km dika.

Tipoj de subsidiĝo de terenoj