Suda montaro de Oaĥako

La regiono Suda montaro de Oaĥako (hispane "región Sierra Sur de Oaxaca", loke ofte mallongigata nur "Sierra Sur", do "suda montaro") estas parto de la subŝtato Oaxaca (en Esperanto Oaĥako) de Meksiko. Ĝi situas en la suda centro de la subŝtato kaj nomatas laŭ la Suda Patrinmontaro, hispane Sierra Madre del Sur, kiu dominas la pejzaĝon. La regiono kovras teritorion de 14 753 kvadrataj kilometroj kaj en 2010 havis sume 330 823 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo Miahuatlán de Porfirio Díaz.

Suda montaro de Oaĥako
Regiono de la subŝtato Oaxaca
Jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako): la regiono Suda montaro de Oaĥako montratas helblue en la suda centro

region of Oaxaca [+]

LandoMeksiko
RegionoOaxaca

ĈefurboMiahuatlán de Porfirio Díaz
- koordinatoj20° N, 97° U (mapo)19.7-96.86666667Koordinatoj: 20° N, 97° U (mapo)
Areo15 493 km² (1 549 300 ha) [+]

Suda montaro de Oaĥako (Meksiko)
Suda montaro de Oaĥako (Meksiko)
DEC
Suda montaro de Oaĥako
Suda montaro de Oaĥako

Map
Suda montaro de Oaĥako
vdr

La regiono estas dividita en kvar distriktojn, kiu plue subdividiĝas je po pluraj komunumoj (entute la regiono havas 70 komunumojn):

  • Putla (okcidente)
  • Sola de Vega (centre okcidente)
  • Miahuatlán (centre oriente)
  • Yautepec (oriente)